Albert Marmenout

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Albert Marmenout (naskiĝis la 11-an de februaro 1916 en Blankenberge kaj mortis la 14-an de aŭgusto 1996 en Knokke-Heist) estis instruisto pri la nederlanda lingvo en mezlernejo en Blankenberge inter 1943 kaj 1976 kaj loka Esperanto-aktivulo. Li estis dum 40 jaroj delegito de UEA por Blankenberge, poste por Knokke-Heist. Li estis vicprezidanto de la Esperanto-grupo La Verda Stelo en Blankenberge ĝis 1986 kaj ties prezidanto ĝis 1996.

Albert Marmenout estis en 1960 la fondinto kune kun Norman Smith de la Markolaj Kongresoj. La jaron poste la unua Markola Kongreso estis organizita en Dover. Li krome organizis en Ostendo la duoblan kongreson 4-a Markola Kongreso/47-a Kongreso de Belga Esperanto-Federacio je Pentekosto 1965, kiel prezidanto de LKK kaj kiel programprizorganto.