Alfred P. Sloan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred P. Sloan

Alfred Pritchard SLOAN (naskiĝis la 23-an de majo 1875 en New Haven, Konektikuto; mortis la 27-an de februaro 1966) estis de 1923 ĝis 1937 prezidanto de General Motors.

Li kreis la tipan aŭto-hierarkion de General Motors (GM), en kiun oni povis eniri "suben" kiel kliento kaj laŭ la jaroj "suprenpaŝi" ĝis Cadillac. T.e. ke li kreis platforman sistemon kun diversaj aŭtomarkoj, en kiuj ĉiu kliento povis trovi al li konvenajn modelojn. Nuntempe preskaŭ ĉiuj aŭtokonstruantoj funkcias tiel, ekzemple Volkswagen.

Bibliografio

  • My Years with General Motors (miaj jaroj kun General Motors; aŭtobiografio)