Aljucén

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aljucén [alĥuzEn] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas Aljucenses. La censita populacio en 2007 estis de 241 loĝantoj.

Situo

Aljucén estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 280 m; je 75 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je nur 15 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 19,1 km². La vilaĝeto estas proksime de la provinca limo la provinco de Badajoz kaj la provinco de Cáceres.

Oriente de la vialĝo estas la preĝejo de San Andrés, malfrua gotika, kie elstaras la okcidenta pordo kun monumenta skribaĵo.

La vilaĝo estas parto de la romia ŝoseo Vía de la Plata kaj havas gastejon por pilgrimantoj kaj du rurajn gastejojn, eĉ rekreaĵon de termoj.

Ekde la vilaĝo atingeblas la Natura Parko de Cornalvo.