Altrozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strukturformulo
Ĝeneralaĵoj
Nomo D-altrozo
Kategorio Monosakarido, Karbonhidrato
Sumformulo C6H12O6
CAS-numero D:[1990-29-0]

L:[1949-88-8]

Eta priskribo senkolora pulvoro
Ecoj
Molmaso 180.16 g/mol
Fazostato fest
Denso - kg/m³
Meltpunkto 106-108 °C
Bolpunkto - °C
Vaporpremo - Pa (x °C)
Solvebleco bone solvebla en akvo
Certecindikoj
Danĝersimboloj
R- kaj S-indikoj

R: Ŝablono:R-indikoj
S: Ŝablono:S-indikojA

MAK -
Kiom eble kaj kutime, oni uzas SI-unuojn. Se ne alie notite, validas la indikitaj datumoj je normkondiĉoj.

 

Altrozo estas monosakarido kun ses karbonatomoj. Tiu sukero apartenas al la grupo de la ne nature troviĝanta aldoheksozoj kun la sumformulo C6H12O6.

Kiel je ĉiu sukero (escepte de dihidroksiacetono) ekzistas du enantiomaj formoj, kiuj unu al la alia estas kvazaŭ bildo kaj spegulbildo.

Ecoj

Kemiaj ecoj

Konduto en akveca solvaĵo

En akveca solvaĵo parte okazas intramolekula ringfermiĝo, tiel ke ekestas ekvilibro inter aldehidformo kaj ambaŭ ringformoj (furanozo-formo, proksimume 30 %, kaj piranozo-formo, proksimume 70 %).

Pruvoreagoj

Fehling-reago

La pruvo pri la aldehidgrupo en akveca solvaĵo de miksaĵo el kupro(II)sulfato (Fehling I) kaj baza kalio-natrio-tartrat-solvaĵo (Fehling II) rezultas pozitive, formiĝas solida kupro-(I)-oksido (tegolruĝa precipitaĵo) (Vidu Fehling-provo).

Tollens-reago (arĝentspegulprovo)

La Ag+ en arĝentnitrat-solvaĵo rekuktiĝas per altrozo al elementa arĝento, kiu idealakaze tegas la testujon per metalspegulo (vidu Tollens-provo).

Certecindikoj

Ĉi tiu elemento koncerne sian venenecon ankoraŭ ne estas klasigita.

Viki-/Retligiloj

Sicherheitsdatenblatt bei Chemexper.com