Andrius Kubilius
Andrius Kubilius (naskiĝis la 8-an de decembro 1956 en Vilnius) estas litova politikisto. Li inter la 3-a de novembro 1999 kaj la 26-a de oktobro 2000 estis ĉefministro de Litovio kaj denove plenumis tiun postenon de la 9-a de decembro 2008 ĝis la 13-a de decembro 2012 - tiam lin sekvis la socialdemokrato Algirdas Butkevičius. La politikisto estas membro de la konservativa partio Tėvynės Sąjunga.
Eksteraj ligiloj
- biografio en la retejo rulers.org (angle)
- biografio en la retejo de la litova parlamento Seimas (litove)
- plia biografio la retejo de la partio Tėvynės Sąjunga (same litove)