Annau

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Annau (ankaŭ konata kiel Anau), estas urbo de Turkmenio, la ĉefurbo de la Provinco Ahal. Ĝi situas je 8 kilometroj sudoriente de Aŝĥabado. La loĝspuroj en la regiono datas de la 3-a jarmilo a.K. la nomo Annau en la persa lingvo estas ab-i nau (آب نو) kio estas "Nova Akvo". Laŭ kalkuloj en 2010 ĝi havis 30.042 loĝantojn.