Anton Bernolák

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anton Bernolák (17621813)

Li estis slovaka lingvisto, kodiginto de unua slovaka literatura lingvo – t.n. lingvo de Bernolák. Li estis eminenta reprezentanto de la nacia revivigo (1780 – 1820), la klerismo. Naskiĝinta en Slanica (regiono de Orava), li post studoj en Ružomberok, Esztergom, Trnava, Vieno kaj Bratislava estis romkatolika kapelano en Čeklís (nun Bernolákovo), poste sekretario de ĉefepiskopa vikarieca oficejo en Trnava kaj fine pastro en Nové Zámky, kie li ankaŭ mortis. Li pozitive influis la kulturan historion de Slovakio per la leĝigo de la unua formo de slovaka literatura lingvo (okcidentslovakia dialekto), kaj lige kun tio li iniciatis naci-konsciigan aktivecon en la sfero de sienco, literaturo kaj klerigo per formo de la sicieto de sienculoj Slovaka erudita societo. La leĝigo de tiu ĉi formo de literatura lingvo signifas novan epokon en la evoluo de la slovaka literaturo. Ekestis literauraj kaj sciencaj verkoj skribitaj en nacia lingvo kaj kompreneblaj al la popolaj tavoloj. Tio ĉi estis tiutempe unika kaj decidpova kultur-politika ago, ĉar la mallibera slovaka nacio povis tiel manifesti sian kulturan vivokapablon kaj vivorajton. Al la ĉefaj verkoj de Bernolák apartenas la latinlingvaj Lingvoscienca kritika diskutado pri la slovakaj literoj (1787) kaj Gramatica slavica (1790), en kiuj li leĝigas la fonetikan ortografion kaj la gramatikan sistemon de la slovaka lingvo. Sian lingvosciencan verkon li finis per la sesvoluma kompara Vortaro slovaka-ĉeĥa-latina-germana-hungara, kiu aperis nur post lia morto (1825-7). Malgraŭ tio, ke la lingvo de Bernolák ne fariĝis definitiva tutnacia literatura lingvo (la evangelianoj plu uzadis la ĉeĥan), ĝi signifis grandan ŝanĝon en la evoluo de la lingvo kaj literaturo en Slovakio. En ĝi ne nur estis kreitaj rimarkindaj verkaĵoj, sed ĝi preparis la vojon al la futura evoluo de la nacia revivigo.

Anton Bernolák

SLOVAKAJ PROVERBOJ · Almetu heleron al helero, vi havos feltbotojn (ledbotojn, pantalonon). · Minejo estas minejo, kaj tamen oni ĝin elĉerpas, se oni ofte ĝin eniras. · Ankaŭ minejoj estas elĉerpeblaj. · Kia estas la homo, tia estas lia parolo. · Kie ne estas disciplino, tie ne estas respekto. · Pli multe da tagoj ol da kolbasoj. · El malmultekosta viando maldensa supo. · Unue laboru, poste atendu pagon. · Sen laboro neniu manĝos kukojn. · Mano manon lavas. · Tro frua semado donas rikolton malofte, tro malfrua neniam.

Tradukis : M. S. Š