Ara la Bela
Ara la Bela (armene Արա Գեղեցիկ Ara Geghetsik) estas legenda armena heroo. Li estas fama en la armena literaturo pro la antikva populara legendo en kiu li estis tiel bela ke la asira reĝino Semiramiso batalis kontraŭ Armenio nur por preni lin pro profunda enamiĝo. Eĉ se la reĝino deziris lian vivan korpon li forpasis dum la milito.
Li foje estas rilatigita al la historia reĝo de Ararato, konata kiel Arame kiu regis en la 9-a jarcento a.K.