Archibald Henry Sayce

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Archibald Henry SAYCE (n. en Shirehampton, Bristol, Britio, la 25-an de septembro 1846 - m. la 4-an de februaro 1933), estis brita pionero inter la asiriologoj kaj lingvistoj, kiu okupis katedron kiel Profesoro de Asiriologio ĉe la Oksforda Universitato de 1891 ĝis 1919. Li ankaŭ kontribuis per gravaj artikoloj en la 9a, 10a kaj 11a eldonoj de la Brita Enciklopedio.