Argildiska pafado
Argildiska pafado aŭ ĵetdiska pafado aŭ argilkolomba pafado estas kolekta esprimo por ĉiu pafado kun fusilo kaj kugletaĵa patrono je maŝin-ĵetitaj diskoj.
La fusilaj kalibroj povas esti 12, 16, 20, 28 kaj .410. kaj kugletaĵa enteno de 28 gr.
La ĵetdisko havas la diametron de 60-90-110 mm kaj la pezo varias de 35 ĝis 105 gr.
Oni povas difini dum la konkursoj diametron, pezon, koloron de la diskoj, nombron de la pafitaj diskoj, uzitaj ĵetmaŝinojn, kalibron de la fusilo, distancojn, pafeblecojn ks.