Ari Behn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ari Mikael BEHN [ARi MIka(e)l ben] (naskiĝis la 30-an de septembro 1972 kiel Bjørshol, poste prenis familinomon de sia avino) estas norvega aŭtoro. Li ĝis nun verkis du librojn: unu novelaron (Trist som faen "Diable trista") kaj unu romanon (Bakgård "Malantaŭa korto"). Krome, li redaktis nuptan libron kune kun sia edzino, pri ilia amo; laboris kiel raportisto en Suda Okcidenta Azio, kaj fasonis modajn vestojn. Post sia edziĝo kun Norvega princino Märtha Louise (24-a de majo 2002) li famiĝis en Norvegio.

Ari Behn kaj princino Märtha Louise havas du filinojn: