Arksekundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arksekundo, aŭ angula sekundo, estas mezurunuo de angulo, egala al 1/3600 de (angula) grado aŭ 60-ono de angula minuto. Esprimite per la SI-unuo por angulo, unu sekundo egalas al ĉ. 4.8481368 mikroradianoj. La simbolo por angula sekundo estas ″ (la colsigno, la indica supra strekoparo, U+2033), ofte konfuzata kun duobla rekta citilo.