Arnold Rimmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arnold J. RIMMER estas rolulo en la brita televida komediaĵo Red Dwarf. (La J. estas jen por "Judas", jen por "Jonathan". La H sur lia frunto signifas hologramon. Li estas mallernipova viro; interalie, laŭ la komedio, li studas Esperanton (unu el la oficialaj lingvoj de la kosmoŝipo Red Dwarf kaj de la tutgalaksia civilizacio, kiun ĝi reprezentas) de ok jaroj, sed ankoraŭ ne kapablas eldiri la plej simplajn frazojn.