Artistkolonio de Lăzarea

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artistkolonio de Lăzarea (rumane Tabăra de Creație Lăzarea, hungare Szárhegyi Művésztelep) estas artistkolonio en Rumanio fondita en 1974 en vilaĝo Lăzarea, Distrikto Harghita.

Funkciado de la kolonio[redakti | redakti fonton]

La nomo tiam estis Artisttendaro Amikeco de Lăzarea. Ĉiujare en aŭgusto 25-30 pentristoj, grafikistoj, skulptistoj havis eblon krei en kastelo Lázár kaj en franciskana klostro. Ĝis 1989 partoprenis ĝin pli ol 300 artistoj: rumaniaj hungaroj kaj rumanoj. Ĉiuj artistoj donacis post unu monata laboro unu kreaĵon al la kolonio. Tiel kolektiĝis dum 16 jaroj pli ol 600 kreaĵoj, kiuj estas ekspoziciataj. De 1974 funkciadis ankaŭ popolarta tendaro kun titolo Szépteremtő Kaláka. Post 1990 ĝi fariĝis internacia.

Organizintoj[redakti | redakti fonton]

La inicianto estis Lajos Zöld, ĵurnalisto, la artaj respondeculoj András Gaál kaj Árpád Márton pentristoj. De 2002 la gvidanto de la kolonio estas pentristo Zsolt Siklódi.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lajos Zöld: A víz szalad, a kő marad… (A gyergyószárhegyi Barátság Képzőművészeti Alkotótábor 25 éve (25 jaroj de Artisttendaro Amikeco de Lăzarea). 1974–1999. Gyergyószárhegy 1999);
  • Tabăra de creație Prietenia- Barátság Alkotótábor Szárhegy- The Friendship Creatin Camp of Fine Arts Lăzarea, Debrecen, 1991.
  • A Gyergyószárhegyi Művésztelep Enciklopédiája 1996–2007 red. István Erőss kaj Zsolt Siklódi, 2008.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]