Assens (Fueno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefstrato de Assens
Balzono de Aassens

Assens estas havenurbo sur la insulo Fueno en la administra regiono Regiono Suda Danio en Danlando. Ĝi estas la ĉefloko de la komunumo Assens. Je la 1-a de januaro 2013 ĝi havis 6017 loĝantojn.

Geografio

Assens situas ĉe la okcidenta bordo de la dana insulo Fueno ĉe la Eta Belto.

Trafiko

La urbo estas atingebla pere de la aŭtovoja ponto trans la Eta Belto de la dana aŭtovojo E20, kiu pasas proksimume 15 kilometrojn nordoriente de la urbo. De la haveno de Assens pramŝipa konekto kondukas al la insulo Bågø.

Historio

La urbeto Assens estis fondita en la jaro 1231.

Vidu ankaŭ

  • Aliaj lokoj kun la nomo Assens

Eksteraj ligiloj