Augustin Mouchot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mouchot en 1878

Augustin Mouchot (n. 7-an de aprilo 1825 en Semur-en-Auxois (Bourgogne); m. 4-an de oktobro 1912 en Parizo) estis franca gimnazia instruisto pri matematiko.

Li komencis en 1860 eksperimentojn kun sunkaldrono, kiam li bazis je esploroj de Horace-Bénédict de Saussure. Li ellaboris en 1866 la unuan sun-vapormaŝinon, kiun li pluevoluigis kaj ekspoziciis dum la Pariza Mondekspozicio (1878) kaj ricevis oran medalon (tiu aparato funkciigis vapormaŝinon kaj pumpilon (2000 l/h), ĝi povis distiladi alkoholaĵon, kuiri manĝaĵojn, produkti glacikubetojn). En 1869 aperis lia sunteknika libro, la dua eldono en 1879 entenis ankaŭ historion pri la sunaparatoj kaj priskribon de sun-vapormaŝino.

Kvankam li proponis sunenergiajn aparatojn por la novkoloniigita nord-afriko, la franca registaro vidis lian laboron neekonomia. Li laboris tiam en Alĝerio kaj malkovris la energiorezervigan metodon: li malkombinis la akvon kaj deponis la hidrogenon, per kiu li funkciigis aparatojn eĉ nokte. Li ekperimentis ankaŭ per termopiloj.

Pro moderniĝo de la franca minado malmultekostiĝis la karbo kaj liaj laboroj iĝis neekonomiaj. Li retiriĝis al instruado (1880) kaj mortis forgesite (1912).