Báthory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Báthory

La dinastio Báthory (pole: Batory) estis hungara nobela familio devananta el la klano Gutkeled. La familio ekhavis la nomon Báthory kaj la blazonon en 1325. Dum la malfrua mezepoko kaj la renesanco ĝi atingis la pinton de sia influo. Dum la 16-a kaj 17-a jarcento ĝi rivalis kontraŭ la Habsburgoj pri la potenco en Hungario kaj Transilvanio.

Inter la membroj de la familio Báthory estas unu reĝo de Pollando, Stefano Báthory, kaj pluraj vojvodoj kaj princoj de Transilvanio.