Bear Stearns

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Bear Stearns Companies, Inc. estis la patrina entrepreno de usona investa banko Bear Stearns & Co Inc., kiu estis fondita en 1923 kun ĉefsidejo en Novjorko. Ekde 1985, Bear Stearns aperis en la Novjorka borso kiel akcia kompanio kaj estis en la akcia indekso S&P 500. La bilanca sumo estis en majo de 2007 je 423,3 miliardoj da USD. Surbaze de la Subprime-krizo de 2007, pro likvida krizo ĉe Bear Stearns, ĝin aĉetis JPMorgan Chase & Co. per apogo de la usona notbanko Federal Reserve.