Broadway (teatro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afiŝoj ĉe Broadway

Sub la vorto Broadway [ˈbɹɑːdweɪ] en Novjorko oni komprenas la teatrokvartalon ĉe Times Square inter la 41-a kaj 53-aj Stratoj kaj inter la Sesa kaj Naŭa Avenuoj. En ĉi tiu kvartalo ekzistas proksimume 40 grandaj teatrejoj kaj proksimume 1500 ekster-Brodvejaj prezentadoj ĉiujare en pli malgrandaj teatrejoj. Pro la malavara prilumado de la strato kaj de la placo oni nomis Brodvejon baldaŭ ankaŭ La Blanka Vojego.