Buŝharpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buŝharpoj

Buŝharpo, ankaŭ nomata birimbao, berimbaogimbardo, estas idiofona muzika instrumento. Ĝi estas malgranda kaj ege simpla.

Aspekto

Buŝharpo konsistas el metala arko (en Sudorienta Azio tiu arko aŭ strukturo kutime estas el bambuo) kun ŝtala langeto meze. La formo el la tuta instrumento similas al greka litero φ. Nuntempe plejparto de buŝharpoj havas en fino de sia langeto plian etan langeton por plifaciligi tintadon.

Ludado

Kutime la strukturon retenas muzikisto per lipoj aŭ dentoj kaj la buŝa kavo funkcias kiel sonkesto. Oni tintas la langeton kutime per dika aŭ montra fingro.

Ties sono estas grava kaj monotona, kaj tre ofte oni uzas ĝin kiel diapazonon.

Dum la 1970-aj jaroj la uzado de tiu instrumento iom pli populariĝis danke al muziko de fama filmo Il buono, il brutto, il cattivo.