Bvabaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La bvabaoj (memnomigo, singulare: Bwa, alia nomo: Bobo-Oule) estas unu el la plej grandaj etnoj en nordokcidenta Burkino. Hodiaŭ tie vivas proksimume 300.000 bvabaoj, precipe en ilia ĉefurbo Bobo-Dioulasso, la dua plej granda urbo de la lando. La bvabaa lingvo estas nomata Bwamu.

Konataj estas la bvabaoj precipe per siaj belaj artaj maskoj, kiuj havas tre abstraktajn formojn. Al ilia arto ankaŭ apartenas figuroj, bronzofandaj kaj potistaj produktoj.