Cañaveral
Cañaveral [kanjaverAl] (Kanejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas cañaveraliegos. La censita populacio en 2008 estis de 1.294 loĝantoj.
Situo
Cañaveral estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la centra parto de la provinco de Cáceres; je 40 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 30 km de Plasencia, la plej proksima urbo. La areo de ĝia teritorio estas de 86,48 km².
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado. Produktado de korko, tradicia industrado ĉe la fervoja stacio, nun nefunkciantaj. La vilaĝo bone situas ĉe la iama Nacia Ŝoseo, nun aŭtovojo de Cáceres al Plasencia, proksima al la Montopasejo de la Kaŝtanarboj. Tamen oni perdis la iaman fervojon.
Demografio
Demografia evoluo de Cañaveral inter 2001 kaj 2006
| |||||
2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006
|
1403 | 1357 | 1351 | 1309 | 1304 | 1309 |