Ceol

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ceol (m. 597) estis reĝo de Wessex, Anglio de 591 aŭ 592 al sia morto.

Li estis filo de Cutha, kiu estis filo, aŭ eble frato, de Ceawlin kiu regis Wessex de 560. En 591 aŭ 592 li ribelis kontraŭ Ceawlin, kiun li venkis kaj forpelis. Tiel li gajnis la tronon. Pri lia regado restas malmultaj informoj.

Kiam li mortis lia filo Cynegils ankoraŭ junis, kaj pro tio Ceol estis sekvata de sia frato Ceolwulf.