Cesar Vanbiervliet

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cesar VANBIERVLIET (naskiĝis la 24-an de januaro 1905 en Kortrijk - mortis la 30-an de decembro 1992 en Kortrijk) estis kreinto de impona kolekto de Esperanto-periodaĵoj en la Urba Biblioteko de Kortrijk (Belgio), kiu poste ricevis lian nomon: Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet.

Li lernis Esperanton en 1925, estis tre aktiva ĝis 1930, la jaro de lia edziĝo al Margareta Rijsman[1], kaj poste paŭzis dum pluraj jardekoj. Li reaktiviĝis en la 70-aj jaroj kaj pasie ekkolektis la periodaĵojn. La kolekto komence de 1992 havis 3223 kompletajn jarkolektojn de 1206 diversaj periodaĵoj; preskaŭ 3000 aliaj jarkolektoj atendis kelkajn n-rojn por kompletiĝi - grandioza laboro, en kiun Vanbiervliet investis grandegajn kvantojn da tempo, mono kaj sindediĉo, por fari unikan servon al Esperanto. Liaj ĉefaj helpantoj en la Fondaĵo estis Gerard Debrouwere kaj Jan Hanssens.

Nekrologo aperis en Horizontaal, marto-aprilo 1993.

Referencoj

  1. Flandra Esperantisto, sep. 1930, p. 46.

Eksteraj ligiloj