Cezuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cezuro, estas spaco ene de verso, kiu separas ĝin en du partoj nomitaj hemistikoj, kies uzado ne necesigas la uzadon de interpunkcio. La fino de hemistiko estas konsiderata kiel la fino de verso, kaj pro tio, laŭ la regulo de la fina akcento, oni subtrahos unu metrikan silabon se la fina vorto estas proparoksitona, restos same se estas paroksitona, kaj oni aldonos unu metrikan silabon se tiu estas oksitona. Povas ekzisti interna rimo inter apudaj versoj, laŭ la sama regularo de la rimo ĝenerale konsiderata.