Chicago White Sox
La Chicago White Sox estas Major-League-basbalo-teamo de la American League. La asocio hejmludas en U.S. Cellular Field (ĝis 2003 New Comiskey Park) en Chicago, Illinois. Tie okazis ankaŭ la unua (6-an de julio 1933) All-Star-Game de Major League Baseball.
La White Sox estas trifoja gajninto de World Series (1906, 1917, 2005).
La skandalo de 1919
La skandalo Black Sox estis basbala skandalo, laŭ kiu oni subpagis 8 ludantojn de la Chicago White Sox por ke oni lasu venki la teamon de Cincinnati Reds en „World Series” de 1919.
La akuzitaj ludantoj estis:
- Eddie Cicotte
- Claude (Lefty) Williams
- Charles (Chick) Gandil
- Charles (Swede) Risberg
- George (Buck) Weaver
- Joe (Shoeless Joe) Jackson
- Oscar (Happy) Felsch
- Fred McMullin.
Laŭ juĝistaraj protokoloj, la 8 ludantoj ricevis po 70.000-100.000 da usonaj dolaroj, por malvenki en 5 ludoj.
En 1920 Cicotte, Williams, Jackson kaj Felsch rekonis antaŭ la juĝistaro la fraŭdon. La pruvaĵoj malaperis el la dokumentarejo de la juĝistaro, tiel oni liberigis ilin, sed malpermesis por ili la konkuran basballudon por ĉiam.
Pri la afero oni faris eĉ filmon.
Membroj de Baseball Hall of Fame
ludantoj
ludantoj kun * ludis min. 5 ludtempon ĉe White Sox.
manaĝeroj
funkciuloj
Okupita numeroj
|
|
Nomoj en Major Leagues
- 1901 -1903 White Stockings
- ab 1904 Chicago White Sox