Ciborgo
El Vikipedio
Ciborgo aŭ kiborgo estas estaĵo kun kaj biologiaj kaj artefaritaj (ekz-e elektronikaj, mekanikaj aŭ robotikaj) partoj. La vorto estis farita en 1960 kiam Manfred Clynes kaj Nathan S. Kline ekuzis ĝin en artikolo pri avantaĝoj de memregantaj hom-maŝinaj sistemoj en ekstera spaco.
Hodiaŭ la vorto ciborgo uziĝas por ĉia organismo, kiu havas progresintajn kapablojn sekve de utiligado de teknologiaj rimedoj.
Laŭ The Register, Kevin Warwick estas inter la unuaj ciborgoj: Kapitano Ciborgo estas nomo donita al Kevin Warwick far The Register kiam Kevin subplantis ICon en sian brakon.