Claude-Adrien Helvétius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claude Adrien Helvétius

Claude-Adrien Helvétius (n. 26-an de januaro 1715, Parizo, Francio - m. 26-an de decembro 1771, Voré, Collines des Perches) estis franca filozofo, mecenato kaj gastiganto de la grupo Philosophes (enciklopedistoj) de la franca kleriĝo. Li fervoris ellaboris senzualisman konideon kaj etikon, atakis la onidiran religian fundamenton de la moralo kaj ellaboris aŭdacan edukteorian sistemon.

Lia patro estis kuracisto de la reĝino, li mem – je peto de la reĝino – iĝis en 1738 fermier-général (ĉef-impostluanto). Li edziĝis en 1751, abdikis pri la ofico kaj retiriĝis al bineo apud Parizo, en la kastelon de Voré. Tiu li verkis la poemon Le Bonheur (Feliĉo), kiu aperis nur postmorte kun la resumo, kiun skribis markio De Saint-Lambert skribis pi lia vivo kaj verkoj (1772). Tie estiĝis la fama filozofia verkaĵo, la De l'esprit (Pri la spirito; 1758), kiu eksi tuj akrajn polemikojn.

Ĉar li atakis ĉiun formon de moralo baziĝanta sur religio, li akiris grandpotentajn malamikojn. Kvankam la libro povis aperi per reĝa permeso, ĝin konamnis filo de Ludoviko la 15-a, la tronheredulo Ludoviko kaj eĉ la Sorbonne, la jezuita ordo kaj la papo. Finfine oni juĝis la libron je publika bruligo. La anciklopedistojn trafis grava situo, tiel ankaŭ Voltaire devis deklari, ke la libro estas banala, ĝenak aj eĉ falsa. Jean-Jacques Rousseau deklaris, ke bonintenco de la verkinto dementas la poprajn principojn. Helvétius estis devigata retiri la tezojn kaj li faris tion trifoje. La Enciklopedio ne povis aperi kaj oni bruligis eĉ verkojn de Voltaire.

Helvétius vojaĝis en 1764 en Anglion , en 1765 en Berlinon, je peto de la prusa reĝo Frideriko la 2-a. Li samjare reveturis en Francion, kie oni tiam jam ne persekutis la enciklopedistojn. La lastajn jarojn li pasigis en Voré.

Laŭ Helvetius, ĉiu homo estas samforme edukebla kaj ĉio ela per la edukado. Laŭ tio kritikis li verkon de Rousseau (Émile) kaj verkis De l'homme, de ses facultés intellectuelles et de son éducation (Pri la homo, ties spiritaj kapabloj kaj edukado, 1772), en kiu li esprimis, ke la edukado siolvas ĉiun problemon de la homaro.