Departemento Copán
Copán estas unu el la departementoj en la okcidenta parto de Honduro. La departementa ĉefurbo estas Santa Rosa de Copán. La departemento estas fama pro siaj tabako kaj bonaj cigaroj.
Ĝi ankaŭ famas pro sia antaŭ-Kolumba arkeologia situo ĉe Copán, unu el la plej gravaj urboj de la Maja civilizacio.
Departemento Copán kovras areon de 3 203 km² entute, kaj en 2005, havis taksitan popolnombron de ĉirkaŭ 320.562.