Curtiss P-1 Hawk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Curtiss P-1 Hawk

La Curtiss P-1 Hawk estis la unua ĉasaviadilo de la usona armeo, kiu portis la signon P (Pursuit, peraera malvarmigita) anstataŭ PW (Pursuit, unusideja, perakva malvarmigita).

La unumotora P-1 evoluis el la Curtiss XPW-8B, kiu en julio de 1924 evenkis en konkurso kontraŭ Boeing XPW-9. La unua seria P-1 estis liverita al la usona armeo la 17-an de aŭgusto 1925. Ĝi estis uzata ankaŭ en aliaj landoj de Ameriko kaj Japanio.

Oni liveris 10 maŝinojn el P-1, kiun sekvis 25 P-1A, 25 P-1B, 33 P-1C. La produktado finiĝis en 1929. La P-1 estis anstataŭigita en 1930 per Curtiss P-6 Hawk.

La aviadilo havis duoblan aviadilon, aermalvarmigitan motoron kaj grandan malvarmigilon, fiksan rad-instalaĵon.

Variantoj

  • P-1, 435 ĈP Curtiss V-1150-1 Motor
  • P-1A P-1 kun plibonigita flugila surfaco ks.
  • P-1B 435 ĈP Curtiss V-1150-3 motoro
  • P-1C 435 ĈP Curtiss V-1150-5 motoro

Teknikaj datenoj

Curtiss P-1 Hawk:
Mezuro Datenoj
Longo    6,91 m
Enverguro    9,63 m
Flugila surfaco    23,23 m²
Alto    2,72 m
Motoro    1x Curtiss D-12, V-1150, V12-cilindra motoro, 435 ĈP (330kW)
Maksimuma rapido    257 km/h
Atingopovo    966 km
Ekipo    unu piloto
Kutima flugalto    6.900 m
Malplena maso    955 kg
Fluga maso    1.330 kg
Armiloj    1x .30 kalibra Browning-MG, 1x .50 kalibra Browning-MG