Das Judenthum in der Musik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La broŝuro el 1869

Das Judenthum in der Musik estas kontraŭjud(ism)a traktaĵo de Richard Wagner, kiun li verkis en 1850 dum sia restado en Zuriko. La 3-an kaj 9-an de septembro 1850 ĝi aperis en la „Neuen Zeitschrift für Musik“ redaktita de Franz Brendel sub la kaŝnomo K. [Karl] Freigedank. En 1869 Wagner publikigis la traktaĵon treege pliampleksigitan kiel memstara broŝuro je sia propra nomo.

Wagner reagis per sia kontribuaĵo al antaŭe aperinta artikolo, kiun estis verkinta lia amiko Theodor Uhlig en la Neuen Zeitschrift für Musik, sin esprimante je tio pri la „hebra artogusto“. Li opiniis, kiel li mem skribas, necese pritrakti ĉi tiun objekton pli detale, por „ klarigi la instinke forpuŝan, kiun la personeco kaj la karaktero de la judo havas por ni, por pravigi ĉi tiun instinktan malsimpation, de kiu ni tamen klare ekscias, ke ĝi estas pli forta kaj pli superpeza ol nia konscia fervoro al nin senige de ĉi tiu malsimpatio.

Enhavo

Wagner defendas en sia traktaĵo la tezon, ke „la judo“ en si mem estas malkapabla, „nek per sia eksteraĵo, sia lingvo, la plej malmulte tamen per sia kantado, manifestiĝi al ni arte“. Tamen „li“ sukcesis atingi en la muziko la superregon de la publika gusto.

Literaturo

  • Richard Wagner: Die Kunst und die Revolution; Das Judentum in der Musik; Was ist deutsch? Eldonita kaj komentita de Tibor Kneif, Munkeno 1975
  • Jens Malte Fischer: Richard Wagners ›Das Judentum in der Musik‹. Insel Verlag, Frankfurto ĉe Majno 2000, ISBN 3-458-34317-2

Eksteraj ligiloj