Demo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Demo (muziko))

Demo estas muzike popola aŭ teknika mallongigo de Demonstro (fakte demonstra-bendo, -disko aŭ malnove -kasedo). Ĝi estas skiza prezento de artista muzikverko, ofte destinita al produktisto aŭ muzikeldonejo. La ricevinto tiam povas prijuĝi la stilon, la kvaliton, kaj eventuale konsili kaj plibonigi la version kun la kreintoj. Demonstra kanzono, male al albuma kanzono, emas esti nerafinita ĉar farita trorapide. Kelkfoje eblas aŭdi flustrojn kaj ceterajn fonsonojn. Se, finfine la demo estas akceptita, la artisto eventuale registras ĝin unufoje plu, kun pli da rafineco. Kaze de cenzuro, la artisto devas nuligi la ŝokantan parton.