Demosteno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Demosteno, ĉ-384-322, estis la plej fama inter la oratoroj helenaj, ĉefe ĉar li fiere kontraŭis makedonan reĝon Filipon la 2an dum 351-338 a.K. per famaj paroladoj. Li sin mortigis per veneno, kiam lin ĉirkaŭis la Makedonoj. Jen atesto de Plutarko:

Tiele dirante, li eniris la templon, kaj prenante rulon kiel se li intencis skribi, alproksimigis la kalamon al la buŝo kaj mordetis ĝin, kiel li kutimis fari kiam li pensis kaj kiam li skribis, restis absorbita dum iom da tempo, kaj klinis la kapon kovrante ĝin per tuniko.

La gardistoj, starantaj sur la sojlo, lin mokis, akuzante lin malbrava kaj moknomante lin virinemulo; Arĥias alproksimiĝis kaj ordonis al li, ke li leviĝu, kaj ripetante la samajn parolojn, insistis ree pri la promesoj de repaciĝo kun Antipatro. Demosteno, kovrante sin, komprenis ke la veneno eniris la sang-cirkuladon kaj ke li estis mortonta, malkovriĝis laŭ la vizaĝo kaj turnante sin al Arĥias, diris:

“Jam estas tempo, en kiu vi alprenu la maskon tragikan de Kreono kaj ĵetu ĉi tiun mian korpon sensepulte. Mi, ho kara Pozidono, eliras ankoraŭ viva el la templo: male, Antipatro kaj la Makedonoj ne lasis pura la sanktan lokon de via sanktejo”

Post tio, li petis, ke oni tenu lin, ĉar li ja estis turmentata de tremo kaj ŝanceliĝis, kaj dum li antaueniris, li alproksimiĝis al la altaro, terenfalis kaj per ĝemo, li mortis.


el "Vivoj paralelaj"