Dennis Rodman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dennis Rodman (2005)

Dennis Keith RODMAN [deni ke:t rodmen] (13-an de majo 1961 en Trenton, New Jersey) estas iama usona korbopilko-ludisto. Li ludis inter 1986 kaj 2000 en la usona profesia ligo NBA, en la Detroit Pistons (1986–93), San Antonio Spurs (1993–95), Chicago Bulls (1995–98), Los Angeles Lakers (1998/99) kaj Dallas Mavericks (1999/2000). Rodman estis en 1992-1998 sepfoje kiel plej bona resaltisto de la NBA kaj pli frue estis distingita en 1990 kaj 1991 kiel Plej bona Defendisto de la NBA en la jaro. Oni taksas lin unu el la plej bonaj defendistoj kaj resaltistoj de la NBA-historio. Rodman altas 2,03 m kaj ludis en la pozicio Power Forward.

Li batalis en 1997-1999 en la iama vrestlingligo WCW (World Championship Wrestling), kun „Hollywood“ Hulk Hogan.

Li geedzigis en 1992 kun Annie Bakes, kiu naskis filinon. Ili divorcis en 1993. Lia dua edzino estis (1998-1999) aktorino Carmen Electra. Lia tria edzino (2003-) estis Michelle Moyer, kun kiu ili havas du komunajn infanojn.

Filmaro

  • 1997: Double Team
  • 1997: Soldiers of Fortune (serio)
  • 1999: Simon Sez
  • 2000: Cutaway
  • 2007: Bullrun auf DMAX
  • 2008: Hulk Hogan's Celebrity Champion Wrestling (realtempa spektaklo)