Dinxperlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maldekstre Heelweg en Dinxperlo, dekstre (trotuaro) Hellweg en Suderwick

Dinxperlo estas vilaĝo ene de la nederlanda komunumo Aalten, en orienta Gelderlando. Ĝi havas proks. 8.600 enloĝantojn kaj situas tuj norde de la germana loko Suderwick, parto de la komunumo Bocholt.

La landlimo inter Germanio kaj Nederlando iras meze tra strato kiu nomiĝas norde nederlande Heelweg kaj sude germane Hellweg.

En Dinxperlo ekzistas german-nederlanda policejo kaj muzeo pri la landlimo.