Dire-Daŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dire-Daŭo (t. e. “malplena ebenaĵo”) estas unu el la du urboj de Etiopio kiuj ĝuas specialan statuson (astedader akabibi), la alia estas la ĉefurbo mem, Adis-Abebo. Laŭ kalkuloj de 2006, Dire-Daŭo havas 274.842 loĝantojn, la dua plej loĝata urbo de Etiopio.

La urbo estas industria centro, ĝi havas plurajn merkatojn kaj internacian flughavenon. Ĝi situas en la oriento de la lando, ĉe la bordoj de la rivero Deĉatu.

Dire-Daŭo estis fondita en 1902 kiam la fervojo Adis-Abebo-Ĝibuto atingis la lokon. La fervojo ne povis atingi la urbon Harar en ĝia plej alta pinto, pro kio la urbo estis konstruita en la proksimaĵoj