Diskuto:Ĉonĝuo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Ĉeongju)

La litero "e" en la nuna, "parte esperantlingva", urbonomo "Ĉeongju" tute ne prononciĝas, kaj forfalas en aliaj kazoj de esperantlingvaj formoj pri koreaj vortoj - ekzemple la urbonomo Ĉonano anstataŭ la angla transliterigo Cheonan. La korea vorto, kiel konate, prononciĝas tɕʰʌŋ.dʑu, pli-malpli ĉongĝu aŭ ĉonĝu (ʌ estas inter a kaj o, ankaŭ diskuteblus transliterigoj ĉangĝu aŭ ĉanĝu), kaj la angla transliterigo Cheongju fakte havas komencan literogrupon "che" kiu estas ĉ kaj finan anglan konsonanton "j" kiu estas ĝ, tute ne esperantlingva j. Sume la formo "Ĉeongju", kiu aspektas kvazaŭ prononcata Ĉeongju, sed tute ne estas prononcata tiel, estas sufiĉe misgvida. Mi supozas ke urbo tiom granda kaj grava en la administra divido de la lando bezonas veran esperantlingvan nomon, ne nur anglan transliterigon kiu estas iom kosmetike "ŝajnesperantigita". Do akcepteblus la formoj "Ĉonĝuo" aŭ "Ĉongĝuo", "Ĉanĝuo" aŭ "Ĉangĝuo" (la alternativaj skriboj "Ĉondĵuo" aŭ "Ĉongdĵuo", "Ĉandĵuo" aŭ "Ĉangdĵuo" ne estus plibonigo, ĉar "dĵ" en Esperanto simple estas "ĝ", kaj en la korea ne temas pri du malsamaj sonoj unu post la alia). Plej konvinkas la unua variaĵo "Ĉonĝuo". Ĉu ie en la esperantlingva literaturo pri Koreio estas skribaj referencoj pri proponoj de esperantlingva nomo de la urbo??? ThomasPusch (diskuto) 10:07, 12 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Provizore, malgraŭ manko de skribaj referencoj, artikola nomo "Ĉonĝuo" malpli malbonas ol la malĝusta formo "Ĉeongju" - alidirektilo de la anglalingva formo Cheongju, en pluraj aliaj lingvoj ankaŭ uzata, ĉiukaze estu kaj restu. Tial mi movas la paĝon al titolo "Ĉonĝuo" kaj ripetas la alvokon pri kolekto de referencoj. ThomasPusch (diskuto) 10:21, 12 maj. 2017 (UTC)[Respondi]