Diskuto:Svisa Akademio de Naturaj Sciencoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tute aparte de tiu ĉi teksto en vikipedio estis alia teksto "Akademio de natursciencoj Svisujo", tiel kun minuskla "n" kaj landonomo "Svisujo", kiu havis tiom drastajn lingvan mankojn ke ĝi estis forigita fine de decembro 2021 post ampleksa diskuto en koncerna laborgrupo, kun rezulto ke la teksto montriĝis ne riparebla kaj pravigeblas forigi ĝin. La forigitan tekston komenciis la IP-adreso 129.132.128.136 je 20:29, 7 sep. 2009, tiu ĉi teksto estas tute nova kreo de Sj1mor, komencita je 19:25, 30 dec. 2023‎, ĉar estis vakuo pri la temo en vikipedio.

De la forigita teksto postrestis diskutpaĝo kun interalie la sekva noto, kiu ŝoviĝu al la nova teksto, ĉar ĝi daŭre validas por ĉiaj tekstoj pri Svislando:

Tute sendepende de la fortaj lingvaj mankoj de la teksto, kiuj laŭ mi pravigas forigon [kompreneble de la malnova teksto, ne tiu ĉi!] el la enciklopedio:

Mi konscias ke en la e-lingva vikipedio ne facilas ŝanĝi landnomon en artikola nomo. Tamen, en mia 40-jara esperantisteco mi tre malofte vidis la formon "Svisujo" (konsentite ke mi ne vivis fine de la 19-a jarcento), kaj ĝi aspektas al mi komprenebla anakronismo - dum la vortoj "Schweiz", "Suisse" kaj "Svizzera", kiujn la vorto penas traduki, aspektas al mi tute normalaj vortoj de la 21-a jarcento. Mi konsentas lasi senŝanĝe e-lingvan presitan libron kiu havus la formon "Svisujo" en sia titolo, sed ŝajnas al mi ke la formo "Akademio de natursciencoj Svisujo" nenie presitas en la literaturo, nur estas hazarda prefero de anonima kontribuanto 129.132.128.136, kiu antaŭ dek du jaroj komencis la paĝon. Mi ne volus ŝanĝon al la de mi persone preferata formo "Svisio", ĉar baze nek temas pri mi nek pri 129.132.128.136.

Sed mi proponas apliki la diplomatan kompromison de la sviso Edmond Privat]], kiu jam antaŭ cent jaroj en la alpa lando pacigis interbatalantajn subtenantojn de la nomoj "Svisio" kaj "Svisujo" - nome uzi la neŭtralan formon "Svislando" - kiu laŭ mia percepto aspektas al mi tute normala vorto de la 21-a jarcento.

ThomasPusch (diskuto) 14:01, 19 dec. 2021 (UTC)[Respondi]