Diskuto:Aro-teorio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Aroteorio)

Mi proponas ŝanĝi la titolon je aroteorio, ĉar dum legado oni faĉile stumblas unuavide legante art..... Montanesko 19:43, 13. Mar 2005 (UTC)

Mi malkonsentas. "Arteorio" estas la pli multe uzata termino (kontrolu per guglo), la pli konciza, kaj estas same preciza. Se vi stumblas je tiu vorto, vi ankaŭ devus stumbli je "kortuŝa", "retrovi" ktp, swed estus frenezaĵo eviti ĉiujn tiajn vortojn. Marcos 16:08, 17. Mar 2005 (UTC)

Mi neniun volas frenezigi, kaj verŝajne ankaŭ la redaktintoj de PIV2 ne volis tion kiam ili enmetis "aroteorio". "Arteorio" estas bona, sed eble estas eĉ pli bone malŝpari unu literon kaj gajni pli da klareco. --Mo

Bone, vi konvinkis min. Se ne plu iu kontraŭos dum la venontaj tagoj (kun novaj argumentoj), mi mem movos la paĝon, se vi ne jam intertempe estos farinta tion. Certe ni ankoraŭ menciu la version arteorio parenteze tuj post la enkonduka Aroteorio. Marcos 17:17, 21. Mar 2005 (UTC)