Diskuto:Baruĥ Spinozo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Baruch Spinoza)

Kio estas "banana respubliko" kaj kial Hobbes estas la baptopatro? -- Nekonato la 30-an de julio 2005‎

La vorto "banana respubliko" delonge ne plu troveblas en la teksto, kaj la intelekta rilato inter Spinozo kaj Hobbes en ambaŭ artikoloj pri ili bone dedukteblas. Kvankam la teksto pri Spinozo restas nekompleta, ĝi tamen havas utilajn informojn. Kaj konsiderante ke li esperantlingve samkiel en aliaj lingvoj estas konatulo, mi pensas ke lia artikolo rajtas havi la esperantlingvan formon "Baruĥ Spinozo" (kun alidirektilo "Baruĥ de Spinozo"), anstataŭ la lingve miksa formo "Baruch Spinoza" el nederlandigitaj juda persona kaj hispana familia nomoj.

ThomasPusch 00:16, 19 Jan. 2012 (UTC)

"Kristana" Benedikto?[redakti fonton]

Jam ekde la komenco antaŭ pli ol 20 jaroj, la artikolo enhavas la misan eldiron "li ŝanĝis sian personan nomon de la juda Baruĥ (ברוך) al la kristana Benedikto." Tio (a) asertas ke li ŝanĝis sian nomon, kaj (b) implicas ke li faris tion pro ia influo de kristanismo. Kaj la aserto kaj la implico estas forte pridubindaj. Unue, li jam komence havis la nomon Baruĥ en la hebrea kaj Bento (mallonge por Benedito) en la portugala - ambaŭ formoj havas la saman signifon, "benita", kiel ankaŭ la latina Benedictus, en Esperanto Benedikto. Do li ne bezonis "ŝanĝi" al tiu nomo, li jam havis ĝin. Plue, judoj povas tute same esti "benitaj" kiel kristanoj (eĉ la tuta juda popolo estas benita, laŭdire), do la nomo ne nepre esprimas ion ajn kristanan. La eldiro estas nepre korektenda (aŭ tute forigenda). - Sincere, Moldur (diskuto) 21:18, 24 nov. 2023 (UTC)[Respondi]