Diskuto:Hanns Martin Schleyer

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La lasta frazo de la teksto, "Neniam oni arestis liajn murditojn." (laŭ senco devus esti "murdistojn" aŭ "murdintojn"), evidente ne ĝustas. La germana vikipedia teksto laŭ la nuntempa stato skribas "Von den 20 identifizierten Personen des Täterkreises wurden 17 gefasst und rechtskräftig verurteilt, zwei bei der Verhaftung erschossen. Eine Person wurde nicht gefasst und gilt als verschollen. Die noch lebenden Beteiligten haben den Namen des Todesschützen bis heute nicht preisgegeben. Das Ex-RAF-Mitglied Peter-Jürgen Boock gab im September 2007 öffentlich an, dass Rolf Heißler und Stefan Wisniewski die Täter gewesen seien." Laŭ mi sencas traduki tion al Esperanto kaj enmeti la rezulton en la artikolon. Plidetaligo ĉiukaze bonvenas. E-lingva versio de la germana informo povas teksti ekzemple "El la du dek identigitaj ostaĝprenintoj, la polico kaptis dek sep kaj ĉiuj el ili en laŭregulaj juraj procesoj kondamniĝis. Du pliaj mortpafiĝis dum la malliberigo. Unu persono ne kaptiĝis. La ankoraŭ vivantaj ostaĝprenintoj, kiuj ankoraŭ nun deklaras sin membroj de la terorisma grupo, ne malkaŝis kiu ekzakte mortpafis la ostaĝon. La eksmembro Peter-Jürgen Boock en septembro 2007 publike deklaris, ke Rolf Heißler kaj Stefan Wisniewski estis la pafintoj." Tiun pli ĝustan informon ol la antaŭa frazo mi kopias en la tekston, kaj ripetas ke plidetaligo (kaj plikrediko per eksteraj referencoj) ĉiukaze bonvenas... ThomasPusch (diskuto) 16:58, 2 Maj. 2015 (UTC)

Persona nomo[redakti fonton]

Cetere: Lia kutime uzita persona nomo estas "Hanns Martin" en du vortoj, ne "Hannsmartin". Mi tial ŝanĝas la artikolan titolon. Komparu la alilingvajn artikolojn pri li. ThomasPusch (diskuto) 10:32, 3 Maj. 2015 (UTC)