Diskuto:Abatinejo Essen

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Kolegiato Essen)

Ĉu ne abatinejo, kiel estas skribata en la paĝo? Ĉu kolegiato estas kreita de kolegio per sufikso -ato? poste tiu vorto signifus ion alian. Petro@diskkont 21:01, 30. Dec 2007 (UTC)

Estimata Petro! Kolegiato neniel estas kreita el kolegio, sed estas aparta termino. Tion vi facile povus esti konstatinta legante la artikolon kolegiato. La alinomigo de kolegiato Essen al Abatinejo Essen estas senbaza, kaj krom tio ĝi estas fuŝe farita, per kopiado kaj engluo anstataŭ per la funkcio "Alinomigu". Pro tiuj du kialoj mi restarigas al la antaŭa, tuta taŭga stato. Sincere, Moldur (diskuto) 19:12, 4 Sep. 2014 (UTC)
Mi antaŭ tri tagoj renomis la artikolon al la titolo abatinejo Essen, kaj nur nun vidas tiun ĉi diskuton. Mia motivo tutsimple estis, kiel mi notis, ke mi volus havi "unuecon kun la titoloj de la aliaj abatinejoj" - vidu la kategorion pri "abatinejoj", kaj ke mi konsideras la en aliaj tekstoj antaŭe uzitan plian alternativon "abatinujo" malfeliĉa. Nenio kontraŭ la vorto kolegiato, sed ankaŭ nenio kontraŭ la vortoparo abatejo kaj abatinejo. Krome mi supraĵe notis ke la kategorio "Kategorio:Abatinejo Essen" ĉiam dum sia ekzisto nomiĝis tiel, kaj ĉiam estis en "Kategorio:Abatinejoj", kaj juĝas ke ankaŭ laŭebla unueco inter la artikoloj kaj la koncernaj kategorioj estas favora. ThomasPusch (diskuto) 18:35, 10 okt. 2023 (UTC)[Respondi]