Diskuto:Kontrolata devennomo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la nomo estas ĝusta? En la itala, ĝi estas "Denominazione de Origine Controlata" kaj en la franca "Apellation Controlée" se mi bone komprenis. La koncepto ne ekzistas angle, ĉu?. PIV2 parolas pri "vino kun nomo kontrolita (altkvalita)" -- :)

Ankaŭ mi suspektas ke traduko de Appellation d'Origine Contrôlée estas ne Nomo de Origino. Laŭ mia scio, la celo de nomo estas regi kaj kvalifiki kvaliton de produktaĵojn, sed nuna titolo mankas ĝian konceptaĵon. Mi proponas ke alinomu titolon laŭ ĝia konceptaĵo; ekz. "Nomo de Regata Origino". -Ryoho 16:14, 11. Aŭg 2009 (UTC)
Mi alinomis ĝin. -Ryoho 01:25, 2. Nov 2009 (UTC)
Laŭ la tradukoj en la angla kaj germana Vikipedioj, la adjektivo "Contrôlée" en "Appellation d'Origine Contrôlée" rilatas al la tuta ""Appellation d'Origine" kaj ne nur al "Origine". Krome, ŝajnas al mi ke "reguligita" ĉi-okaze pli taŭgas kiel traduko ol "regata". Do mi proponas ke la titolo estu "Reguligita Nomo de Origino", "Reguligita Origin-Nomo" aŭ "Reguligita Originnomo". Kion pensas la aliaj? Marcos (diskuto) 08:26, 18 Jun. 2013 (UTC)
Kial "regata"? Certe ĉiuj tiuj nomoj estas regataj sed tio estas por difini la kriteriojn, kiuj devas esti obeataj por rajti uzi tiun nomon. Poste estas kontrolo por certigi ke iu varo rajtas surhavi tiun nomon. Se "Contrôlée" estas pri la tuto, la traduko devus esti "Kontrolita Nomo de Origino" laŭ PIV2 : Vino, fromaĝo, ktp. kun Kontrolita Nomo de Origino.--Xian-eo (diskuto) 15:47, 24 Aŭg. 2015 (UTC)

Kial ne Kontrolita devenonomado ?[redakti fonton]

Ŝajnas al mi, ke la termino deveno pli taŭgas ol la termino origino, kiu havas aliajn signifojn pri prauloj kaj pri matematiko. Estas la kialo pri kiu mi proponas la titolon Kontrolita devenonomado.--DidCORN (diskuto) 15:33, 26 maj. 2022 (UTC)[Respondi]