Diskuto:Tertremoscienco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Sismologio)

ĉu ne eblis diri Tertremologio ? estus pli fundamenta. Cetere la modelo Sismologie ne ĝustas, oni nun prave kritikis ke estu Séismologie, ĉar séismo, greke seismos. Do se oni elektas tiun manieron termini, estu Seismologio.

Petro ĵus renomis la artikolon de Sismologio al Seismologio. Tamen ReVo konas nur la vorton "sismologio", kaj sismologio kaj estas nun havas 263 guglotrafojn kompare al 7 guglotrafoj de seismologio kaj estas. Aldone en la tekstaro estas 5 uzoj de "sism" kun la intencita signifo, kaj neniu uzo de "seism". Do la esprimo "sismologio" estas la kutima esprimo en Esperanto.
La fakto, ke la vorto venas de la greka "seismos", ne estas signifa, ĉar ofte greka "ei" ŝanĝiĝis al Esperanta "i" (ekzemple "ikono" el la greka "eikona").
Do se neniu prezentos kontraŭajn argumentojn, mi baldaŭ renomos la artikolon al Sismologio. Marcos 18:12, 29. Apr 2007 (UTC)

El internacieca vidpunkto laŭlingvaj voĉdonoj per intervikioj favoras la literumon seismologio, kiu do eble estas pravigebla. (Ambaŭ grupoj entenas "gravajn lingvojn".) Sed pri la respektivaj prononcoj mi ne scias kiom oftas dusilabeco de "ei".

    • bg:Сеизмология
    • cs:Seismologie
    • da:Seismologi
    • de:Seismologie
    • en:Seismology
    • et:Seismoloogia
    • fi:Seismologia
    • hr:Seizmologija
    • id:Seismologi ;-)
    • nl:Seismologie
    • no:Seismologi
    • pl:Sejsmologia
    • ro:Seismologie
    • ru:Сейсмология
    • sk:Seizmológia
    • sl:Seizmologija
    • sv:Seismologi
    • tl:Seismology
    • ca:Sismologia
    • es:Sismología
    • fr:Sismologie
    • it:Sismologia
    • pt:Sismologia
    • tr:Sismoloji
    • fa:زلزله‌شناسی
    • is:Jarðskjálftafræði
    • ja:地震学
    • th:วิทยาแผ่นดินไหว
    • vi:Địa chấn học
    • zh:地震学

El tradicieca vidpunko rimarkindas ke PIV (1970) konas nur la formon sism-, sed ne atribuas ĝin. Ŝajnas, ke PIV montras latinidan influon. (Aŭ eble PIV influiĝis de EdE?) Ankaŭ en la Tekstaro de Efektiva Esperanto troviĝas "sism-" (sismo, sismocentro, sismograf(i)o, sismogramo, sismologo, sismologi-) 15 fojojn (plume de LOdE (2), Monato (4), EdE (2), Thorsen (2), Vondrouŝek (4), Read (1); kontraŭ "seism-" 1 fojon plume de Korĵenkov (seismo). Tio kredeble montras influon de PIV.

El racieca vidponkto ambaŭ formoj ŝajnas egale klaraj. La stabilo de dusilaba prononco sen bezono distingiga ŝajnas al mi dubinda.

Konklude, la motivoj por rompi la tradicion ĉi-punkte, kvankam solidaj, ne ŝajnas al mi sufiĉe fortaj. Bill O'Ryan 00:25, 1. Maj 2007 (UTC)

Artikoltitolo[redakti fonton]

Kerio ĵus ŝanĝis la titolon de ĉi tiu artikolo de "Sismologio" al "Seismologio" kun la komento "laŭ PIV". Mi povus same simplisme reŝanĝi la titolon kun la komento "laŭ ReVo", sed tio verŝajne ne helpas por atingi interkonsenton. Estas observeble, ke kaj en vortaroj kaj en la lingvouzo ekzistas du konkurantaj formoj "sismologio" kaj "seismologio", tiel ke neniu el la du formoj povas esti nomata tute enradikiĝinta. Aliflanke, Zamenhof donacis al Esperanto tre riĉan sistemon de vortfarado, laŭ kiu eblas diri "tertremoscienco", vorto kiu konsistas nur el Fundamentaj radikoj. Tiel ni evitus la demandon kiun el la konkurantaj ne-Fundamentaj radikoj ni uzu ĉi-kaze. Do laŭ mi ni elektu "tertremoscienco" kiel titolon, kaj skribu "Tertremoscienco (aŭ sismologioseismologio) estas la ..." komence de la artikolo. Kion opinias la aliaj? Marcos 17:34, 7. Dec 2008 (UTC)

Ĉar neniu kontraŭis al la ĉi-supra propono, mi nun efektivigis ĝin. Marcos 22:37, 2. Mar 2009 (UTC)