Domesday Book

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Domesday Book, kelkfoje Doomsday Book ("Libro de la Lasta juĝo") estis la plej impona administra atingo en mezepoka Anglio.

En 1068, du jarojn post la batalo ĉe Hastings en la jaro 1066, la normana reĝo Vilhelmo la 1-a de Anglio, konata kiel Vilhelmo la Konkerinto, ordonis enketon pri lia nova posedaĵo Anglio. Li sendis reĝajn komisiitojn tra la lando por kompili listojn de urboj, vilaĝoj, muelejoj, kvanto da bestoj ktp. Tio ne estis censo, ĉar ĝi nur enhavis la nomojn de terposedantoj, sed ĝi donis tre detalan bildon de la rimedoj en Anglio. Ŝajne tio fortigis la regadon de la normandoj kaj multe helpis en la kolektado de impostoj.

En 1985 por celebri la 900-jaran datrevenon de la libro, la BBC rekreis novan Domesday Book helpe de lernejoj kaj grupoj tra la landoj. Tio estis granda projekto kaj ĝi estis eldonita sur speciala disko. Ŝajne tio estis granda eraro, ĉar nuntempe oni ne povas aĉeti taŭgan aparaton por rigardi la libron.

Eksteraj ligiloj