Domo Ĉe la Kavaliroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La domo Ĉe la Kavaliroj en Litomyšl

La domo Ĉe la Kavaliroj estas unu el la plej belaj domoj en Litomyšl, vera juvelo de la renesanca bohemia arkitekturo. Post incendio 1540 konstruis ĝin por si kaj ornamis ŝtonskulptisto Blažek, supozata skulptisto de kastelo en Pardubice kaj de preĝejo en Vysoké Mýto. Post incendio en 1814 la renesanca galbo estis anstataŭigita per empira atiko. La fasado estas ornamita per figuraj reliefoj. Du armitoj flanke de la meza fenestro donis al la domo la nomon laŭ rakonto de Alois Jirásek "Ĉe la Kavaliroj". Estas tie ankaŭ figuroj de studento, komercisto, marfeino, leono, unukornulo. Interne kasona plafono. Nun la domo servas kiel pentro-arta ekspoziciejo.