Dorchester

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dorchester (antikve Durnovaria) estas la ĉefurbo de la angla provinco Dorset. Ĝi situas 12 km norde de Weymouth ĉe la rivero Frome.

Loĝantaro – 15 800 (j 2000).

Ĝi estas la modelo por la urbo Casterbridge en la romanoj de Thomas Hardy.

La urbo estas konata pro la “sanga” juĝejo de juĝisto Jeffreys (1648 – 1689) kiu tre severe punis kulpulojn.

La antikva fortikaĵo Kastelo Maiden estas je 3 km for de la urbo.

Du muzeoj – unu pri la provinco kaj la alia pri la brita armeo.

Notu: estas ankaŭ urbeto nome Dorchester en la provinco Oxfordshire, kun antikva abatejo.