Dosiero-Diskuto:25 pesetoj.jpg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anonima uzanto markis la bildon por tujforigo komence de februaro 2017, kaj aldonis angle "marked in dewiki as possibly unfree, but free files exists in Commons, e.g. here", do "markita en la germana vikipedio kiel eble nelibera, sed liberaj bildoj ekzistas en la komunejo, ekzemple jen". La bildo 25 pesetas_1991 barcelona 92.png kaj aliaj en sama komuneja kategorio estas tute en ordo, sed bildigas aliajn monerojn, kaj en grandparte pli malbona kvalito. Kaj la bildo en la germana vikipedio tute ne estas markata kiel "eble nelibera", sed nur deklariĝas esti bonorda alŝuto de licenco GFDL tenebla en la germana vikipedio, alŝutita el Germanio kie la bildo sendube estas libera havaĵo, sed tamen ne rekomendindas transporto al la vikimedia komunejo, ĉar laŭ hispana leĝaro bildigo de monero povus esti ne libera havaĵo en Hispanio (kvankam en la koncerna komuneja kategorio nun jes ja bildiĝas moneroj). Same estu kaj restu ĉi-tie - kaj mi persone deklaras ke mi ankaŭ ene de Germanio alŝutis la bildon de la germana al la esperantlingva vikipedio. Sed ĉar intertempe videble ekzistas aliaj bildoj de moneroj en la vikimedia komunejo, tamen diskuteblas ĉu la germane kaj esperantlingve stokita dosiero ĉiukaze ankaŭ akcepteblas en la komunejo. ThomasPusch (diskuto) 20:56, 5 feb. 2017 (UTC)[Respondi]