Dosiero-Diskuto:Flago-de-Sankta-Vincento-kaj-Grenadinoj.svg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ŝtata lingvo estas la angla, kaj la ŝtata nomo "Saint Vincent and the Grenadines", kun difinita artikolo. En multaj grandaj aliaj naciaj lingvoj (tiuj kiuj havas difinitan artikolon) estas same, ekzemple france "Saint Vincent et les Grenadines", germane "St. Vincent und die Grenadinen", hispane "San Vicente y las Granadinas" aŭ nederlande "Saint Vincent en de Grenadines".

Konsentite, ke estas mondaj lingvoj kiuj ne havas difinitan artikolon, sed en Esperanto ĝi ja ekzistas kaj uzatas: Laŭ mi la lando devus nomiĝi "Sankta Vincento kaj la Grenadinoj", kaj la manko de difinita artikolo ĉiam iritas min. Malgraŭ tio mi en praktika uzo ĝis nun kliniĝas kaj mem en artikolokreoj (ekzemple pri la Karibia Komunumo) aŭ kategoriokreoj (ekzemple aktuale kategorio:politiko de Sankta Vincento kaj Grenadinoj) uzas la landoformon laŭ la momenta titolo de la landa vikipedia artikolo - tamen mi ne konsentas pri ĝi. Mia propono estus krei alternativan dosieronomon Flago-de-Sankta-Vincento-kaj-la-Grenadinoj.svg, kaj lasi tiun-ĉi version por eviti erarojn en paĝomontroj. Tamen la versio kun difinita artikolo estu la precipe uzata.

ThomasPusch 12:00, 25. Jan 2010 (UTC)

Atentu ne forviŝi tiun aŭ similkazan dosieron de nacia flago, loke stokitan en la esperantlingva branĉo de vikipedio, kun sola argumento ke simila bildo "nun troveblas en la vikimedia komunejo". Sola escepto estus se ekestus vastega konsento inter vikipediistoj, kiu superus la antaŭan decidon lasi lokajn kopiojn de flagobildoj, kun esperantlingvaj dosieronomoj, en la esperantlingva branĉo de vikipedio. La bildo identas al dosiero kun angla nomo en la vikimedia komunejo, sed utilas havi tiom ofte uzatan bildon, libere licencigitan, kun "propralingva" nomo, kaj krom tio la anglalingva vikipedio eĉ sen tia lingva argumento permesas al si la "lukson" havi lokajn kopiojn de la komunejaj flagobildoj en la anglalingva branĉo de vikipedio, kun la klarigo ke "This is a local copy of an image on Commons, uploaded to ensure protection because it is one of the 100 most-used files on the English Wikipedia" (en traduko: "jen loka kopio de bildo en la vikimedia komunejo, alŝutita por sekurigi protekton ĉar temas pri unu el la 100 plej multe uzataj dosieroj en la anglalingva vikpedio"). Do la esperantlingva vikipedio ne arogas al si iun ekstran "lukson", "nur pro lingva argumento", kiun ne ankaŭ prenus alia branĉo de vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 12:48, 16 Nov. 2014 (UTC)