Dosiero-Diskuto:La Gaŭlo 001.jpg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi hodiaŭ skanis mian ekzempleron kaj superviŝas la version de la uzanto Verdulo, kiu maldekstre kaj supre havis malbelan randon kaj ĝenerale havis multajn makulojn kaj skrapojn pro ofta uzado de la bildrakonto (tio fakte honorigas la uzanton Verdulo...). Pluse mi elektis duonigi la ege vastan amplekson de la skanaĵo de Verdulo, tiel ke la dosiero fine nur havas 19 anstataŭ antaŭe 28 MB. Por principe kopirajta kaj nur je justa uzo permesata dosiero tio ankoraŭ estas tre granda amplekso, sed ĉar aliflanke la bildrakonto havas altan signifon en la Esperanto-literaturo, la librokovrilo estu en laŭeble bona grafika kvalito.

Tamen mi malkonsentas la argumentadon kiu asertis ke la bildo estas lia kaj li povas libere disponigi ĝin kiel publika havaĵo, ĉar li aĉetis la skanitan bildrakonton. Kvankam la esperanta versio estas iusence grafike unika, tamen la entuta dezajno de la unua volumo de la bildrakonta serio estas kopirajte protektita de la du aŭtoroj kaj de la eldonejo Egmont kaj ties licencigitaj subeldonejoj, ĉi tie Delta en Stutgarto. Sed sub ŝablono {{librokovrilo}} eblas senprobleme teni ĝin en la esperanta branĉo de vikipedio. Tamen mi certas ke transporto al la vikimedia komunejo rezultus en baldaŭa forigo de la librokovrila bildo. ThomasPusch (diskuto) 00:15, 7 jan. 2024 (UTC)[Respondi]